Nun mi havas kapdoloron.
Ĉar hieraŭ(la vero estas hodiaŭa mateno) mi dormis ĉe ĉirkaŭ 2:30atm.
Ĉar la amikino afliktiĝis pri sia amato.
Hieraŭ ni babilis en la SKAJPO kiel kutime kun geamikoj.
Kaj tiam ŝi ekploris.
Ni aŭdis ŝian aflikton ĝis profunda nokto do hodiaŭ mi ne povis dormi sufiĉe.
Do mi ne povas labori hodiaŭ sufiĉe.
Sed mi povas skribi taglibron sufiĉe.
Fmm....kial?
No comments:
Post a Comment